Politiko de Hungario

La Prezidento de la Respubliko estas elektata en la parlamento por 5 jaroj, tiu rolo estas nur reprezentanta, la vera potenco estas en la manoj de la parlamento. La ĉefministro (gvidanto de ministroj) elektas la ministrojn de la registaro kaj decidas pri iliaj demisioj.

La parlamento estas unukamera kun 386 parlamentanoj. La parlamentaj balotadoj sinsekvas ĉiun 4-an jaron laŭleĝe kaj la partioj devas atingi 5% por reprezentantiĝi en la parlamento.
La du partioj de la nun reganta koalicio en Hungario (ekde 2002) estas: Hungara Socialista Partio (hungare Magyar Szocialista Párt, mallong. MSZP, pron. emespe') kaj la Asocio de Liberaj Demokratoj(hungare Szabad Demokraták Szövetsége mallonge SZDSZ pron. esde'es)

angle pri la hungaraj partioj kaj ties historioj

La lando Hungario estas dividita al departementoj, kiuj estas

Bács-Kiskun, Baranya, Békés, Borsod-Abaúj-Zemplén, Csongrád, Fejér, Győr-Moson-Sopron, Hajdú-Bihar, Heves, Jász-Nagykun-Szolnok, Komárom-Esztergom, Nógrád, Pest, Somogy, Szabolcs-Szatmár-Bereg, Tolna, Vas, Veszprém kaj Zala. La ĉefurbo Budapeŝto estas mem departemento.
Oni planas organizi tiujn ĉi mezgrandajn administrajn unuojn de Hungario al 5-8 pli grandaj regionoj, tiel celanta pli bonefike akiri monon el Bruselo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search